Kiel atingi min Upsala
universitato Instituto por informadika teknologio/Vi2
Poŝtkesto 337 SE-751 05 Uppsala, Svedio Sukcenaj
adresoj: universitata
kiselman@it.uu.se;
privatachrister@kiselman.eu Poŝtelefono: +46 708 870 708
Ĝeneralaj informoj
Laŭ la vortoj de L. L. Zamenhof mi estas homo.
Iom pli precize mi estas matematikisto kiu parolas la svedan,
esperanton, la anglan kaj la francan.
Mi estas krome gastprofesoro ĉe Upsala universitato, kaj vi
povos trovi min tie, pli precize ĉe
la Instituto por informadika
teknologio, kiu troviĝas sur Polacksbacken, du kilometrojn
sude de la centro de Upsalo. Mi kunlaboras kun tiu instituto jam de
pluraj jaroj. Mi sidas en la ĉambro 102138 (domo 10, nivelo 2,
oficejo 138).
En 1968 la reĝo Gustavo VI Adolf nomumis min al posteno ĉe
Upsala universitato kiam mi ankoraŭ ne estis dudeknaŭjara.
Mi oficis dum tridek ok jaroj ĝis la trideka de aprilo 2006.
Mi gvidis dek ok doktorajn studentojn al doktora diplomo
(1974–2016). Ili venis el sep landoj kaj niaj interparoladoj
okazis en kvar lingvoj. La lastaj kvar doktoriĝis post mia
emeritiĝo, nome en 2008 kaj 2009 (en la Upsala universitato), en
2011 (en la Stokholma universitato) kaj en 2016 (en
l'Université des Sciences, des Techniques et des Technologies
de Bamako, USTTB).
Mi estis emerita profesoro dum ok jaroj, de la unua de majo 2006
ĝis la dekdua de septembro 2014, kiam mi perdis mian laborlokon
ĉe la Matematika instituto kaj estis petita forigi ĉiujn
privatajn posedaĵojn el la ĉambro kie mi estis laboranta.
La dekkvinan de septembro 2014 mi estis invitita esti
gastprofesoro per decido fare de profesoro Michael Thuné,
direktoro de la Instituto por informadika teknologio, sekve de
rekomendo de profesoro Ingela Nyström, direktoro de la Sekcio por
vida informo kaj interagado.
Mi redaktis la revuon
Esperantologio / Esperanto Studies, al kiu mi
bonvenigis altkvalitajn kontribuaĵojn en esperanto, la angla, la
franca kaj la germana. Aperis, tute laŭplane, ok kajeroj
(1999–2018).
Mi studis la anglan, la germanan kaj la francan en la lernejo,
kaj la rusan private ekde la aĝo de dektri jaroj. Pri esperanto mi
okupiĝas ekde 1980. Poste mi studis la persan kaj la klasikan
grekan. Jidon mi studis en la Universitato de Lund dum la
akademia jaro 2015/16. La instruistoj estis Jan Schwarz kaj Delia
Kübeck. Mi partoprenis en ateliero pri jido en Weimar en julio
2016 gvidata de Helen Beer.
1989. Mi estis elektita kiel membro en 1989 kaj estis
reelektita la 1-an de marto 1998 por dua naŭjara periodo,
1998–2007. La 19-an de aprilo 2007 mi estis reelektita por tria
periodo, 2007–2016. Dum la periodo 1998–2005-01-03 mi
estis unu el la du vicprezidantoj.
88-a. La problemo de duarangaj derivaĵoj en
Esperanto. En:Akademiaj Studoj 1987, 65–75. Bailieboro,
Kanado: Esperanto Press, 1988. ISBN 0-919186-33-5.
90-a. Nomoj de matematikaj operacioj en Esperanto. En:Serta
Gratvlatoria in Honorem Juan Régulo, vol. IV,
pp. 683–697. La Laguna: Universidad de La Laguna, 1990.
91-a. Vortkreaj procezoj de Esperanto. Scienca Revuo
42 (1991), 95–109. ISSN 0048-9557. Kiel en Scienca
Revuo (15 pp.):
DVI -
PS -
PDF; kiel artikolo en formato A4 (12
pp.):
DVI -
PS -
PDF.
92-a. Kial ni hejtas la hejmon sed ŝajnas fajfi pri la fajlado?
Literatura Foiro 138 (1992), 213–216.
DVI -
PS -
PDF.
92-b. Studo pri la vorto dateno. Matematiko Translimen
7 (1992), 41–45. ISBN 2-904752-00-5.
DVI -
PS -
PDF.
93-a. Primitiveco de kelkaj adverboj. La Letero de l'Akademio
de Esperanto 25 (1993), p. 8. ISSN 0986-1181. DVI - PS - PDF.
95-a. Transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto. En:
La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto
(Red. P. Chrdle). Aktoj de la Unua Simpozio de la Akademio de
Esperanto, Prago, julio 1994, pp. 24–40. Prago: Kava-Pech,
1995. DVI - PS - PDF. (Traduko
en la ĉinan aperis en La Mondo, 1997:5-6:16-17;
1997:7-8:22–24; 1997:9–10:11–13.)
01-b. Kreado de matematikaj terminoj. En: Christer
Kiselman; Geraldo Mattos (Red.): Lingva Planado kaj Leksikologio.
Language Planning and Lexicology, pp. 173–187. Aktoj de
internacia simpozio okazinta en Zagrebo, 2001-07-28–30, 9 pp.
Chapecó-SC: Fonto, 2001.
DVI (41 kB) -
PS (232 kB) -
PDF (143 kB).
08-a. Esperanto: its origins and early
history. En:Prace Komisji Spraw Europejskich PAU. Tom
II, pp. 39–56. Red. Andrzej Pelczar. Kraków: Polska
Akademia Umiejętności, 2008, 79 pp.
16-a. Lingva riĉo kaj la postuloj de
la terminologio.In: Gobbo, Federico,
Ed. 2016. Lingua, politica, cultura. Serta gratulatoria in
honorem Renato Corsetti, pp. 125–135. New York, NY:
Mondial. ISBN 9781595693259.
16-b. La jidogramatiko de Zamenhof
kaj lia Lingvo universala. Mallonga versio.In:
Košecký, Stanislav, Ed., 2016, Prilingve en Nitro:
politike, historie, teorie, instrue. Fakaj prelegoj prezentitaj kadre
de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, pp. 159–175.
Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. ISBN 978-92-9017-130-0.
Aliaj publikigaĵoj en esperanto aŭ
rilataj al lingvoj
85-ii. Esperanto – världens farligaste språk?
[Esperanto – ĉu la plej danĝera lingvo de la
mondo?] Upsala Nya Tidning 1985-12-19. [Ursprunglig
titel: Världens farligaste språk måste
bekämpas med alla medel. Origina titolo: La plej
danĝera lingvo de la mondo nepre estu kontraŭbatalata per
ĉiuj rimedoj.]
86-i. Språk för internationell kultur [Lingvo por
internacia kulturo]. Upsala Nya Tidning
1986-01-02. [Ursprunglig titel: Esperanto för en internationell
kultur! Origina titolo: Esperanto por internacia kulturo!]
86-ii. Framtidens språkutbildning finns redan nu i Bengtsfors
[La lingva edukado de la estonteco jam nun troviĝas en
Bengtsfors]. Dalslänningen 1986-01-21.
86-iii. Recenzo de: Principoj por elekto de matematikaj kaj
stokastikaj terminoj en Esperanto de Olaf Reiersøl (Oslo:
Osla universitato, 1985, 40 pp., ISBN 82 553 0583 1).
Esperanto, 1986, julio-aŭgusto, p. 132.
87-i. Antaŭparolo al 86-A (kun komentoj de Ivo Lapenna).
Horizonto 1987:67, p. 5.
89-i. Kulturell mångfald kontra kulturell likriktning
[Kultura diverseco kontraŭ kultura unuformeco]. En:
Debatt om tvåspråkighet [Diskuto pri dulingveco],
pp. 9–12. Aira Kankkunen (red.). Gotenburgo: Esperanto-Societo de
Gotenburgo. 30 pp.
89-ii. Kinesiska vetenskapsakademin planerar grunda
internationellt universitet [La Ĉina Akademio de Sciencoj
planas fondi internacian universitaton].
En:Universen, 1989, No. 2, p. 5.
96-i. Ludoj, sed ne tiuj. Recenzo de: Enkonduko en la teorion
de lingvaj ludoj. Ĉu mi lernu esperanton?; Einführung in
die Theorie sprachlicher Spiele. Soll ich Esperanto lernen? de
Reinhard Selten kaj Jonathan Pool (Berlin; Paderborn, 1995, 148
pp.). Monato, majo 1996, p. 20.
01-i. La fondo de Akademio Comenius. Eseoj
memore al Ivo Lapenna, pp. 101–104. (Red. Carlo Minnaja.)
Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. Kopenhago: www.kehlet.com,
2001. ISBN 87-87089-09-2.
02-ii. El akademiaj babiladoj en la reto [Devus
esti: Fundamentaj vortoj en la Akademia Vortaro].
Fonto, No. 260, aŭgusto 2002, p. 34.
05-ii. Christer Kiselman, Sven Halldin, Ulf Danielsson, Karin
Carlson, Amalia Mattsson, kaj Martin Rutberg. "Svenska språket dör ut på landets
universitet" ["La sveda lingvo mortas ĉe la
universitatoj de la lando"]. Dagens Nyheter , 2005-06-17,
p. 6. [Ursprunglig rubrik: Utbildningens internationalisering
och demokratin. Origina rubriko: La internaciigo de edukado
kaj la demokratio.]
05-iii. Amalia Mattsson, Christer Kiselman, Karin Carlson, Martin
Rutberg, Sven Halldin kaj Ulf Danielsson. Utbildningens
internationalisering och demokratin. [La internaciigo de
edukado kaj la demokratio]. Qvartilen, Svenska
statistikersamfundets tidskrift, Vol. 20, No. 3, p. 15–16,
Septembro 2005.
08-ii. Ploriga, la prelego plej bela
[Origina titolo: La plej bela prelego]. Heroldo de
Esperanto, No. 10 (2125), 2008-07-13—08-03, p. 4.
09-i. Antaŭparolo. En: Renato Corsetti (Red.),
Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo.
Aktoj de la studtago en la universitato de Florenco 28-a de julio
2006, pp. 7–8. Akademio de Esperanto. Pisa:
Edistudio. 2008 [2009]. 127 pp.
10-i. Hilelismo, homaranismo kaj
neŭtrale-homa religio. En: Detlev Blanke; Ulrich
Lins (Red.), La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin,
pp. 401–414. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio 2010.
10-ii. La evoluo de la pensado de Zamenhof pri religioj kaj la
rolo de lingvoj. Homarane1, 41–73, Januaro
2010. ISSN 1663-8484.
12-ii. Paul Neergaard: sempatologo kaj
esperantologo. En: Blanke, Detlev (Red.), Pioniroj de
la Internacia Lingvo. Aktoj de la 34-a Esperantologia Konferenco en
la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, Kopenhago 2011 (2012),
pp. 19–33. Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio. ISBN 978 92
9017 117 1.
Notoj en esperanto
85-A. Matematika terminaro Esperanto-angla-franca-sveda.
Raporto N-ro 1985:14. Upsalo: Upsala universitato, Matematika instituto,
1985. iv + 30 pp.
86-A. Konvekseco en kompleksa analitiko
unu-dimensia. Lekciaj notoj 1986:LN2. Upsalo: Upsala universitato,
Matematika instituto, 1986. iii + 66 pp.
91-B. Konveksaj aroj kaj funkcioj. Lekciaj notoj N-ro
1991:LN2. Upsalo: Upsala universitato, Matematika instituto, 1991. 35
pp. DVI -
PS -
PDF. (La presita versio enhavas indekson
kun terminoj en kvar lingvoj, kiu ne estas inkludita en la komputilaj
dosieroj.)
La unua franc-nordia somera lernejo
pri matematiko, EEFN. Ĝi okazis en Svedio de la 26-a de junio
ĝis la 3-a de julio 2001. La loko estis la limnologia esplorstacio
Erken. (Iniciatinto – kune kun Jean-Marie Guastavino
– kaj ĉefa organizanto.)
Regional and Interregional Co-Operation to Strengthen Basic
Sciences in Developing Countries, Addis Ababa,
2009-09-1—4. (Membro de la Internacia Konsilanta Komitato.)
Dagstuhl Seminar numero 18422. Shape Analysis: Euclidean,
Discrete and Algebraic Geometric Methods, okazinta
2018-10-14—19 ĉe Sloß Dagstuhl, Saarlando. (Unu el
kvar organizantoj.)
21-st IAPR International Conference on Discrete Geometry for
Computer Imagery (DGCI), kune kun 14th International Symposium
on Mathematical Morphology (ISMM), kaj nun nomata Discrete
Geometry and Mathematical Morphology (DGMM), unue planata por
decembro de 2020 en Upsala; finfine okazinta
2021-05-24—27. (Honora prezidanto.)
En la Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo mi prelegis
dufoje la 30-an de julio 2000. La unua prelego, pri la kongresa temo,
temis pri La lingva situacio en Svedio kaj Finnlando. La
teksto sur kiu baziĝis la prelego estas akirebla ĉi tie
(tamen mankas bildoj kaj mapoj):
DVI -
PS -
PDF.
La dua prelego, kadre de la Esperantologia Konferenco, havis la
titolon Priskribo kaj normigo de matematikaj terminoj. Ankaŭ
en tiu kazo la teksto sur kiu baziĝis mia prelego estas havebla ĉi
tie:
DVI -
PS -
PDF.
Vi povas trovi ĉi tie kelkajn citaĵojn el la verkoj de
L. L. Zamenhof :
DVI -
PS -
PDF.
La Manifesto
de Raŭmo, verkita en 1980, estas grava historia dokumento pri
la sinteno de esperantistoj al lingvo kaj kulturo. Claude Piron faris
en 1994 prelegon
Kien
esperanto?, en kiu li komentas la manifeston.