ESPERANTOLOGIA KONFERENCO

Sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro por esploro kaj dokumentado pri mondaj lingvoproblemoj (CED)

*** EK 2009 ***

CONFERENCE ON ESPERANTO STUDIES

Under the auspices of the Universal Esperanto Association (UEA) and the Center For Research and Documentation on World Language Problems (CED)

La Universala Esperanto-Asocio kaj la Centro por esploro kaj dokumentado pri la monda lingvoproblemo aranĝos konferencon pri esperantologio en Bjalistoko, Pollando.

Temo: La ideoj kaj idealoj de Zamenhof kaj ilia kultura kaj religia fono.

Lingvo: Esperanto.

Tempo: 2009-07-30 12:00—15:45.

Loko: La salono Brozović en la kongresejo de la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.

Partoprenontoj: Ĉiuj aliĝintoj al la Universala kongreso rajtas partopreni.

Programo

Organizanto, komisiite de UEA kaj CED: Christer Kiselman, profesoro emerita pri matematiko; membro de la Akademio de Esperanto; membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.
Adreso: Upsala Universitato, Instituto por informadika teknologio, Poŝtkesto 337, SE-751 05 Uppsala, Svedio. Komputilreta adreso: kiselman@it.uu.se

Publikigaĵo

UEA kaj CED planas eldoni volumon kun la prezentoj.

Hilelismo kaj homaranismo. La religiaj kaj filozofiaj ideoj de Zamenhof

Christer Kiselman

Resumo

Surbaze de leteroj de Zamenhof kaj aliaj dokumentoj ni sekvas la evoluon de liaj pensoj pri hilelismo, homaranismo kaj neŭtrale-homa religio. Ni provas prilumi kiel la projekto de homaranismo kreskis el liaj unuaj klopodoj savi la hebrean popolon el ĝia malfeliĉega stato, kaj kiel liaj ideoj pri la rolo de lingvoj ŝanĝiĝis dum lia vivo. Temas pri tri malsamaj roloj de eblaj lingvoj: diserva lingvo (en lia kazo la hebrea); instrua lingvo (la rusa); kaj lingvo por interkompreniĝo kun samsuferanoj alilandaj (en lia kazo mankanta). Ni esploras kiel li volis krei novan lingvon aŭ novajn lingvojn por tiuj roloj kaj trovas paradokson pri lia sinteno al lingvoj: lingvo estas gravega por la difino de ĉiu popolo, sed samtempe tiom malgrava ke oni povas enkonduki novan, senhistorian. Li komprenis la ajnecon de kulturaj esprimoj kaj religiaj kutimoj pli bone ol aliaj — jen ebla klarigo pri la manko de sekvontoj.


Aktualaj problemoj de zamenhofologio

Aleksander Korĵenkov

Resumo

La proksimiĝanta 150-jariĝo de Ludoviko Zamenhof estas taŭga punkto por analizi la nunan staton kaj skizi proksimajn taskojn de zamenhofologio, interdisciplina fako, kiu esploras, sistemigas kaj popularigas la vivon, la kreadon kaj la ideojn de Zamenhof (simile al, ekzemple, ŝekspirologio kaj puŝkinologio, kiuj esploras la kompleksajn demandojn pri Ŝekspiro kaj Puŝkin). Esence temas pri kvar ĉefaj direktoj de zamenhofologio: la vivo, la verkoj, la lingva kreado kaj la ideoj de Zamenhof. La kvar direktoj de zamenhofologio estas koncize prezentataj en ĉi tiu superrigardo kun konkretaj proponoj pri ĉiu el li. Specialan atenton ricevas la ideologio de Zamenhof, kies bazaj tekstoj estis antaŭnelonge presitaj en la kolekto Mi estas homo.


La adreso de tiu ĉi paĝo estas: www.cb.uu.se/~kiselman/bjalistoko2009.html. Lastfoje aktualigita 2021-04-29.